La ciklo de akvo, The water cycle for schools, Esperanto

Science Center Objects

La Ciklo de Akvo por Infanoj

La Usona Geologia Servo (angle U.S. Geological Survey, USGS) kaj la Organizaĵo pri Nutrado kaj Agrikulturo de la Unuiĝintaj Nacioj (angle Food and Agriculture Organization of the United Nations, FAO) kreis skemon de la akvociklo por infanoj kaj bazlernejoj.

Drippy

Vi eble pensas ke ĉiu guto de pluvo, kiu falas el la ĉielo, aŭ ĉiu glaso da akvo, kiun vi trinkas, estas tute nova.
Sed ĝi ĉiam estis ĉi tie kaj estas parto de la akvociklo.

La Usona Geologia Servo (angle U.S. Geological Survey, USGS) kaj la Organizaĵo pri Nutrado kaj Agrikulturo de la Unuiĝintaj Nacioj (angle Food and Agriculture Organization of the United Nations, FAO) kreis skemon de la akvociklo por infanoj kaj bazlernejoj.

 

La Ciklo de Akvo por Infanoj - The Water Cycle for Schools, Esperanto

Credit: USGS, Public domain

  • La akvociklo funkcias danke al la energio, kiun provizas la varmo de la suno.
  • La suno forvaporigas akvon el la oceanoj.  
  • Tiu nevidebla akvovaporo supreniras en la atmosfero, kie la aero estas pli malvarma.
  • La akvovaporo kondensiĝas en nuboj.
  • Vulkanoj produktas akvovaporon, kiu formas nubojn.
  • Aerfluoj movas nubojn ĉirkaŭ la tuta planedo.
  • Akvogutoj formiĝas en nuboj, kaj poste falas al la Tero kiel precipitaĵo (pluvo kaj neĝo).
  • En malvarmaj klimatoj, la precipitaĵo amasiĝas kiel neĝo, glacio kaj glaciriveroj.
  • Neĝo povas fandiĝi kaj forflui en riverojn, oceanojn kaj teron.
  • Parto de la glacio iĝas rekte vaporo kaj iras en la aeron sen fandiĝi (sublimado).
  • Pluvo sur la tero forfluas malsupren, provizante akvon al lagoj, riveroj kaj oceanoj.
  • Iom de la pluvo enfluas en la teron, kaj se ĝi iras sufiĉe profunden ĝi reŝargas la subteran akvon.
  • Akvo el lagoj kaj riveroj povas enflui en la teron.
  • Akvo iras en la teron pro gravito kaj premo.
  • Plantoj sorbas la akvon subteran kiu estas proksime de la tera surfaco.
  • Iom el la subtera akvo fluas en riverojn kaj lagojn, kaj ankaŭ povas elflui ĉe la tera surfaco kiel akvofonto.
  • Plantoj sorbas subteran akvon per radikoj kaj el la folioj forvaporiĝas akvo.
  • Iom el la subtera akvo iras tre profunden kaj restas tie dum longa tempo.
  • La subtera akvo fluas en la oceanojn, daŭrigante la funkciadon de la akvociklo.